Bonvenon! Mi bedaŭras la mankon de spektindaj esperantlingvaj videaĵoj. Estas tro da muzikaĵoj kaj apenaŭ (aŭ tute ne) aŭdeblaj prelegoj. Mi volus bonkvalitajn, facile aŭdeblajn videaĵojn el diversaj ĝenroj. Mi tamen malhavas kameraon (mia tekkomputilo havas apriorajn retkameraon kaj mikrofonon, sed ili estas malbonkvalitaj, kaj la sono de la komputila ventolilo ofte estas pli laŭta ol mia voĉo) kaj iujn interesajn dirotaĵojn.